1-Kiu mi estas

Mallonga prezentado

Mi nomiĝas Ĵoel. 
Mi loĝas en Strasburgo la ĉefurbo de Alzaco en Francio, sur la limo kun Germanio.
Vidvo ekde 2018, mi havas du filojn.
En 2018 mi malkovris Esperanton, kaj tuj eklernis ĝin. La lernado disvolviĝis en la agrabla etoso de la strasburga klubo. La entuziasmo de Bernardo, nia instruisto, multe helpis. Tre utilis ankaŭ la i-kursoj de Esperanto France, kaj la staĝoj organizitaj en la kastelo Greziljono. Bert kaj Ĵanik faras mirindan laboron. Finfine Katalin Kovats, la estrino de edukado.net konvinkis min ke indas ekzameniĝi; tion mi faris ĝis la KER C1 nivelo.

Mi naskiĝis sur la franca insulo Reunio. Post mezlernejo, mi iris al Rusio por studi fizikon. Tiuokaze mi lernis la rusan lingvon.

Post kvin jaroj en Moskvo, mi denove loĝis unu jaron sur Reunio, por instrui en liceo. Sekve mi iris al Strasburgo por prepari doktoran tezon. La temo estis holografio. Poste mi komencis karieron kiel instruisto, esploristo kaj fine, administranto .
Dum dek jaroj mi dispartigis mian tempon inter Usonaj universitatoj  (Suda Kalifornio, Teksaso, Nova Meksiko) kaj Instituto de Aplikaj Sciencoj de Strasburgo (INSA), kie mi ricevis postenon. Mia fako estas fiziko de la lumo.
Ekde septembro 2019, mi ne plu instruas, ĉar mi tiam emeritiĝis. Antaŭe mi estis membro de la esplorista teamo IPP de la laboratorio ICube ene de la strasburga universitato.
Miaj nunaj aktivaĵoj : legi kaj aŭskulti spertulojn pri diversaj fakoj por kontinue lerni pri la misteroj de la vivo kaj de la universo ĝenerale, prelegi pri la fakoj kiujn mi regas, vojaĝi (kiam eblas pere de Esperanto), marŝi en la naturo, prefereble en montaro, ĉar fizikaj ekzercoj estas la plej bona rimedo por vivi sen medikamentoj.
La esperanta klubo de Strasburgo estas sufiĉe aktiva. Ĝi organizas unu renkontiĝon monate kaj du piknikojn somere, ĝenerale kun partoprenantoj el Germanio. Ni bonŝancas, en Strasburgo, havi la prezidanton de Esperanto-France, Bruno Flochon, en nia klubo.

Esperanta pikniko de la strasburga klubo sur la limo kun Germanio.

En paro estas multe pli agrable

Kiam mi vojaĝas, Lora, esperantistino de la strasburga klubo, akompanas min. Ŝi malkovris esperanton en 2019 kaj tre ŝatas ĝin.

Nia unua nacia kunveno, Trelisako, an Perigordo en majo 2022

La 2022 nacia kunveno en Trelisako, apud Perigordo, estis por ni bona enkonduko en la esperanta movado.

Kun Lora kaj Bruno, la prezidanto de Esperanto-France.

Impresoj pri la kongreso (aperinta en « Informilo » en junio 2022)

Nia unua UK, Montrealo en aŭgusto 2022 : Impona evento por novuloj de la esperanta movado
UK 2022 – Dum la fermo

La teksto de mia prelego dum la Scienca Kafejo (Lumo, de la Suno al la lasero)

Partopreni en la UK estis impresa evento kiu instigis nin redakti artikolon pri ĝi :
Nia artikolo pri UK 22 en Montrealo (aperinta en « Le monde de l’espéranto en 2022 »)

Esperanto sur Reunio, la insulo kie mi naskiĝis

Pri Reunio en esperanto – Vivo en ReunioPrelego de Maggy Combot ĉe la Londona Klubo, dec. 2022.

Laisser un commentaire