50-1-Kiu mi estas

Mi prezentas min

 Mi nomiĝas Ĵoel. 
Mi loĝas en Strasburgo la ĉefurbo de Alzaco en Francio, sur la limo kun Germanio.
Mi havas du filojn, sed estas vidvo.
En 2018 mi malkovris Esperanton, kaj tuj eklernis ĝin. La tre afablaj membroj de la strasburga klubo facile konvinkis min ke paroli esperanton estas vivaventuro kiu povus esti mirinda.
Mi naskiĝis sur la franca insulo Reunio. Post mezlernejo, mi iris al Rusio por studi fizikon. Tiuokaze mi lernis la rusan lingvon kiun mi ankoraŭ parolas hodiaŭ.
Post kvin jaroj en Moskvo, mi loĝis unu jaron sur Reunio, por instrui en liceo. Sekve mi eliris al Strasburgo por prepari disertaĵon. La temo estis holografio. Tiam mi komencis mian karieron kiel instruisto, esploristo kaj fine administranto .
Dum dek jaroj mi dispartigis mian tempon inter Usonaj universitatoj  (Suda Kalifornio, Teksaso, Nova Meksiko) kaj Instituto de Aplikaj Sciencoj de Strasburgo (INSA), kie mi ricevis postenon. Mia fako estas fiziko de la lumo.
Ekde septembro 2019, mi ne plu instruas, ĉar emeritiĝis. Antaŭ mi estis membro de la esplorista teamo IPP de la laboratorio ICube ene de la strasburga universitato.
Miaj nunaj aktivaĵoj : legi kaj aŭskulti spertulojn pri diversaj fakoj por pli bone kompreni la sekretojn de la vivo kaj de la universo ĝenerale, vojaĝi en Esperantujo (espereble tio iam denove eblos), kaj paŝi en la naturo, prefereble en montaro, ĉar fizikaj ekzercoj estas la plej bona medikamento de maljunuloj.
Ĝis renkonto.
Jen kelkaj eventoj kiujn mi partoprenis.  [  20192020 –  PV :  lumo ]